Unua paĝo >> Forumo
 


Pri la evoluo de Esperanto

de LI SHIJUN*

Laborinte dum 65 jaroj per kaj por Esperanto, mi ne povas ne admiri la genion de d-ro Zamenhof en kreado de Esperanto kaj senti altan estimon al lia persono pro lia nobla humanismo. Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ portanto de nobla idealo , kaj ĝuste pro tio ĝi sukcesis varbi por si armeon da subtenantoj kaj supervivis la katastrofojn de la du mondmilitoj kaj venkis la klopodojn por ĝin pereigi fare de Hitler kaj aliaj diktatoroj kaj superis ĉiujn aliajn provojn por havigi al la mondo internacian helpan lingvon. Por koni la evoluon de Esperanto, oni devus esplori ne nur la disvolviĝon de la lingva tekniko de Esperanto, sed ankaŭ la disvolviĝon de la Esperanto-movado, pri la uzantoj de la lingvo. Hodiaŭ mi volas iom paroli ĉefe pri la tekniko en jenaj tri partoj:

A. Esperanto -- lingvo racia, genia, vere internacia

B. Esperanto vivas, kreskas kaj progresas.

C. Por akcelo al la progreso al la fina sukceso.