Vespere de la 16-a de majo la Ĉina Esperanto-Ligo
(ĈEL) havis bankedon en Pekino por festi sian 55-jaran jubileon.
Ĝin ĉeestis ĉ. 100 personoj, inter ili estis Chen Haosu, prezidanto
de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj ĈEL,
Chai Zemin, prezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto"
kaj fama diplomato, Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la
Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de ĈEL, Yang Zhengquan,
eksa vicministro de la Informa Oficejo de Ĉinio kaj vicprezidanto
de la societo “Amikoj de Esperanto”. La bankedon ĉeestis ankaŭ aliaj
gvidantoj de ĈEL, samideanoj de la E-sekcio de la Ĉina Radio Internacia,
Pekina Esperanto-Asocio kaj pli ol 40 esperantistoj el Rumanio,
Hispanio, Bulgario, Ĉeĥio, Germanio kaj Finnlando.
Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario
de ĈEL, prezidis la aktivadon. Gratulan paroladon faris Chen
Haosu, Guo Xiaoyong
kaj Rodica Todor,
prezidanto de la Rumana Fervojista Esperanto-Asocio.
Posttagmeze de la 16-a de majo, eŭropaj
samideanoj vizitis la Ĉinan Interretan Informan Centron kaj la oficejon
de ĈEL.
|