Prof. d-ro Lee Chong-Yeong, eksa prezidanto
de UEA, forpasis post elĉerpa malsano la 4-an de julio en la aĝo
de 76 jaroj. Lee naskiĝis la 13-an de februaro 1932. Li studis ĉe
la universitatoj Yeungnam (Koreio), Hawaii kaj Harvard (Usono) kaj
doktoriĝis pri komerca ekonomiko en la Universitato de Kobe (Japanio).
Dum sia profesia kariero li estis ĉefo de la merkatuma grupo de
la UN-organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo, kaj profesoro de la
Kyungpook Ŝtata Universitato (Korea Respubliko). Li estis ĉefkonsilanto
de la Korea Industria kaj Evoluiga Instituto, gastprofesoro de la
Universitato de Kobe, honora profesoro de la Nankaj-Universitato
(Ĉinio) kaj orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj
San Marino.
Lee Chong-Yeong lernis Esperanton aŭtodidakte
en 1948. Li estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-1995,
1998-2001), prezidanto de UEA (1995-1998) kaj vicprezidanto de UEA
(2001-2004). Kiel prezidanto de UEA li distingiĝis kiel dinamika
kaj iniciatema gvidanto, kies plena sindediĉo al Esperanto, sincereco
kaj persona ĉarmo faris lin amata de ĉiuj. Li kuniniciatis la unuan
Nitobe-simpozion en la Universala Kongreso en Prago en 1996 kaj
la Manifeston de Prago, kiu, subskribita de pli ol 13000 esperantistoj,
plu restas la gvida dokumento pri la celoj de la Esperanto-movado.
En 1996 prezidanto Lee lanĉis Kampanjon 2000, kiu kune kun la Manifesto
de Prago katalizis senteblan pliaktiviĝon en UEA kaj la cetera movado.
Lee Chong-Yeong verkis "Esperanto
en la 21-a jarcento" (2001), "Esperanto, la lingvo de
la 21-a jarcento" (en la korea, 2001), "Esperanto kaj
internaciaj organizaĵoj" (2003) kaj "80-jara historio
de la korea Esperanto-movado" (en la korea, 2003), "Ridante
lernu" (2007), kaj "Elektitaj Zamenhofaj proverboj"
(2008). Li ankaŭ havis esencan rolon en la estigo de la Esperanta
eldono de "Historio por malfermi estontecon" (2007), libro
pri la moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio.
En 2004 Lee Chong-Yeong estis elektita
honora membro de UEA pro liaj elstaraj meritoj por UEA kaj tutmonda
Esperanto-movado. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
La ĉina ŝtato dekoraciis lin per la Medalo de Entuziasma Subteno
de Konstruo kaj Kunlaboro por Ĉina Amikeco, kaj la prezidento de
Vjetnamio per la Medalo de Entuziasma Subteno por la Vjetnama Esperanto-Movado.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Kondolenco
de ĈEL kaj EPĈ
Kondolenco
de Yu Tao
Kondolenco
de Tan Xiuzhu, Hou Zhiping kaj Zou Guoxiang
|