Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝanhajo konstruas metroan reton por ŜME
2009-04-02

    Lastatempe Sun Jianping, estro de la Ŝanhaja Trafika kaj Havena Buroo, diris en gazetara konferenco, ke ĝis la jaro 2010 kiam inaŭguriĝos la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), funkcios 11 metroaj linioj kun la totala longeco de 400 kilometroj. En la kuranta jaro oni finkonstruos 4 metroajn liniojn.

 

    De la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento kiam ekfunkciis en Ŝanhajo la unua metroa linio ĝis nun, oni jam lanĉis 8 metroajn liniojn kun la totala longeco de 234 kilometroj kaj 162 stacioj, kiuj kunligis la urban centron de Ŝanhajo kaj ĝian antaŭurbon.

 

    En la jaro 2008, per metroo oni averaĝe transportis ĉiutage 3.08 milionojn da pasaĝeroj, kiuj konsistigas 23% de la totala nombro de pasaĝeroj, kaj tio multe mildigis surteran trafikan ŝtopiĝon.

 

    Sun Jianping diris, ke por kontentigi bezonadon dum ŜME, Ŝanhajo instalos kelkajn aŭtobusajn liniojn kunligantajn la metroajn liniojn. Samtempe, oni finkonstruos 15 aŭtobusajn pasaĝertransportajn centrojn.

 

    Laŭdire, ĝis la jaro 2012 fundamente formiĝos en Ŝanhajo reto de metrooj kun totala longeco de 500 kilometroj, kies taga pasaĝer-transporta kapablo konsistigos ĉ. 40 % de la totala publika transporta kapablo.

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng