Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Oazoj en Taklimakan (II) -- Pri mediprotektado en la petrolkampo Tarim, Xinjiang
2009-07-29

de LU SHI

    Viveca petrolkampo en la sino de dezerto

 

    Mediprotektado estas minimuma postulo de petrol-gasa ekspluatado en la baseno Tarim kun ege malbona medio ekologia.

 

    Sude de la baseno Tarim estas la plej malriĉa loko de Xinjiang. Antaŭe lokanoj konsumis ĉiujare kelkcent mil tunojn da eŭfrataj poploj kiel hejtaĵon, kio kaŭzis pluan maligniĝon de la loka ekologia medio: la lokanoj suferas de sablovento kaj de polvo dum pli ol 200 tagoj jare kaj pli kaj pli kreskis la nombro de suferantoj de malsanoj en la spira kanalo. Por ŝanĝi tiun situacion la petrolkampo Tarim sinsekve investis miliardon da juanoj por ekspluati malgrandajn petrol-gasajn kampojn en la baseno, kaj tio ebligis al 300 mil familioj de 23 urboj kaj gubernioj de suda Xinjiang uzi hodiaŭ la naturan gason.

 

    Por protekti eŭfratajn poplojn la kompanio de la petrolkampo eĉ 5-foje ŝanĝis projektojn de tubmetado, kaj la petrolputo n-ro 621 7-foje ŝanĝis sian sidejon, pro tio la putoboro prokrastiĝis je pli ol 20 tagoj, kaj la kompanio elspezis pliajn 4 milionojn da juanoj...

 

    Oazoj formiĝis en la sino de Taklimakan sekve de petrol-gasa ekspluatado en la loko. La gaskampo Yaha Ningxi ĉe la rando de Taklimakan impresas kiel verda maro. Tie prosperas eŭfrataj poploj, bele kantas birdoj, harmonias la homoj kun la naturo. Dum 8 jaroj post ekfunkcio de la gaso-kampo Yaha Ningxi formiĝis ĉirkaŭe ekologia arbaro kun areo de 40 hektaroj, kaj la kosto de forstumado superis 5 milionojn da juanoj. Ankaŭ ĉi tiu gaskampo estas honorita kiel unu el la “Cent bonaj konstruoj de la ŝtata mediprotektado”.

 

    Ankaŭ la petrolkampo Tazhong en la sino de la dezerto estas plena de viveco. Tie troviĝas diversaj oazoj kun areo de 620 hektaroj kaj vivas leporoj, korsakoj, nigravertaj paseroj kaj aliaj animaloj.

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng