2009-09-11 2009-09-11
|
Gejunuloj akceptas geedziĝan ateston. |
Kiel en aliaj lokoj de Ĉinio, la 9-a de septembro estis feliĉa tago ankaŭ por nacimalplimultaj gejunuloj en Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Aŭtonoma Regiono. En la ĉina lingvo la cifero "9" kaj la vorto "eterneco" havas la saman prononcon. De frua mateno oni faris longan vicon por geedziĝa registrado ekster la halo por geedziĝa registrado de la civila buroo en la regionoj Shayibake kaj Tianshan de Xinjiang. Gefianĉoj diris: "La 9-a de septembro signifas eternecon, pro tio ni elektis tiun ĉi tagon por geedziĝa registrado."
(redaktoro: Liu Zijia)
|