2009-09-21
Usona prezidento Barack Obama esprimis en sia semajna regula parolo publikigita la 19-an de septembro, ke en la pinta konferenco de Grupo 20, baldaŭ okazonta en Pitsburgo, li kune kun ĉeestantoj ĉefe diskutos pri fortigo de financaj administrado kaj kontrolado.
Barack Obama diris, ke la atingoj gajnitaj en la pinta konferenco de Grupo 20, okazinta en aprilo de la kuranta jaro en Londono, havas pozitivan signifon al traktado de la tutgloba financa krizo, akiris esencan progreson kaj bremsis la tendencon de drasta malboniĝo de ekonomio. Samtempe li esprimis, ke en la baldaŭa pinta konferenco en Pitsburgo, plua fortigo de financaj administrado kaj kontrolado estos grava temo.
(el Ĉina Radio Internacia)
|