2009-09-21
La 19-an de septembro en la antikva urbo Pingyao de Jinzhong, Shanxi-provinco, solene inaǔguriĝis la Pingyao-a Internacia Fotografia Festivalo kun temo “Vivo kaj Revo”, al kiu partoprenis pli ol 5000 fotistoj, fotoamatoroj, raportistoj kaj vizitantoj. Dum la 7-taga festivalo okazos 150 ekspozicioj kun 20000 fotoj de 1232 fotistoj el 46 landoj.
La antikva urbo Pingyao kun historio de pli ol 4000 jaroj kaj antikvaj konstruaĵoj enlistiĝis kiel monda kultura heredaĵo en 1999 kaj fariĝis fama vizitinda loko de Ĉinio. La festivalo iniciatiĝis en la jaro 2001, kaj la ĉi-jara jam estas la 9-a. Ĝi en la 9 jaroj pli kaj pli grandiĝas en skalo kaj altiris al si multajn fotistojn kaj fotoamatorojn ĉinajn kaj eksterlandajn. En la inaǔguro la organizantoj publikas la temon de la venonta festivalo, nome “Fido kaj Forto” kaj esperas, ke la festivalo ricevos pli multajn bonajn fotojn.
(Chen Ji el Pingyao)
|