2009-09-21 2009-09-21
Post dek-jara testo la Esplora Instituto pri Sukerkano sub la Akademio de Agrikulturaj Sciencoj de Yunnan-provinco kulturis novan specon de sukerkano 99-91. Ĝia averaĝa suker-kvanto superas 16%, kaj la plej alta kvanto atingas 20.17%. Pro tio, ĝi fariĝis la plej dolĉa sukerkano en la tuta lando. Zhang Yuebin, estro de la instituto, diris, ke la normo de suker-kvanto de frumaturaj agrikulturaj plantoj estas 13%. En novembro la suker-kvanto de la speco jam superas 14%. Tio signifas, ke la sukerrafinejoj povas elpreni sukon el sukerkano ekde novembro.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|