Ekspozicio pri moderna arto de Norda Eŭropo en Hohhot, Ĉinio
2009-09-21
La 20-an de septembro la ekspozicio pri moderna arto de Norda Eŭropo malfermiĝis en Hohhot, ĉefurbo de la Interna Mongolio, Ĉinio. Dum la 22-taga ekspozicio estas eksponataj pli ol 160 artaĵoj, inkl. de olepentraĵoj, gravuraĵoj, skulptaĵoj, fotoj, bildoj kaj tuĉdesegnoj.