La 20-an de septembro estis fermita en Ŝanhajo la 5-a Monda Forumo pri Ĉinlingva Komunikado. 350 reprezentantoj el 47 landoj kaj regionoj kaj 150 personoj el ĉinaj komunikiloj ĉeestis la forumon. Ili diskutis pri "ĉinlingvaj komunikiloj en la monda financa krizo" kaj "ĉinlingvaj komunikiloj eksterlandaj kaj la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo", kaj publikigis Ŝanhajan Deklaron.