Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hu Jintao flugis al Usono por partopreni en serio da pintaj konferencoj

2009-09-22

 

 

    La 21-an de septembro, ĉina prezidanto Hu Jintao forlasis Pekinon kaj per speciala aviadilo flugis al Usono por ĉeesti serion da pintaj konferencoj de UN okazontaj en ĝia ĉefstabejo en Nov-Jorko kaj la trian financan pintan konferencon de gvidantoj de Grupo 20 okazonta en Pitsburgo.

 

    Dum la vizito, Hu Jintao diskutos kun koncernaj flankoj pri pluraj problemoj varmaj tra la tuta terglobo. En la tri tagoj en Nov-Jorko, li ĉeestos respektive pintan konferencon de UN pri klimataj ŝanĝiĝoj, ĝeneralan debaton de la 64-a Ĝenerala Asembleo de UN kaj pintan konferencon de Sekureca Konsilio de UN pri nuklea nedisvastigo kaj malarmado. La tria financa pinta konferenco de gvidantoj de Grupo 20 okazonta en Pitsburgo estas ege grava por diversaj landoj de la mondo en traktado de defio de la internacia financa krizo kaj en revigligo de la monda ekonomio.

(el Ĉina Radio Internacia)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng