2009-09-23
La 22-a de septembro estas ĉina Tago sen Aŭtoj. En pluraj ĉinaj urboj, kiaj Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono, urbanoj pozitive reagis en tio kaj elektis sanan kaj mediprotektan veturadon, kiaj piedirado kaj biciklado.
Li Bingren, ĉefekonomikisto de la Ĉina Ministerio pri Loĝdomo kaj Konstruado de Urbo kaj Kamparo, esprimis, ke per la aktivado Tago sen Aŭtoj oni povas efike altigi konscion pri verda trafiko kaj starigi koncepton pri verda veturado. Antaŭenpuŝo de konstruado de verda trafika sistemo havas tre gravan signifon por akceli kontinuigeblan disvolvon de urba trafiko de Ĉinio kaj energio-ŝparon kaj ellaso-redukton.
(el Ĉina Radio Internacia) |