Alilandaj diplomatoj en Ĉinio vizitis ekspozicion pri fruktoj akiritaj de Ĉinio post ĝia fondiĝo
2009-09-23
Laŭ invito de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, pli ol mil personoj, inkl. de alilandaj diplomatoj, fakuloj, ĵurnalistoj kaj oficistoj de internaciaj organizoj en Ĉinio, vizitis en la 21-a de septembro la ekspozicion pri fruktoj akiritaj de Ĉinio dum la 60 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. La vizitantoj alte taksis la gigantajn ŝanĝiĝojn de Ĉinio alportitajn de la reformado kaj pordomalfermo.