Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gvidantoj de pluraj landoj klarigis sian starpunkton pri klimataj ŝanĝiĝoj

2009-09-23

 

 

    En la pinta konferenco de UN pri klimataj ŝanĝiĝoj okazanta en la 22-a de septembro, gvidantoj de pluraj landoj, inkl. de tiu de Usono, Maldivoj, Japanio kaj Francio, sinsekve esprimis maltrankvilon pri ĉi-flankaj problemoj kaj klarigis sian starpunkton pri tio.

 

    Usona prezidento Barack Hussein Obama konfesis en sia parolado, ke en la pasintaj pluraj jaroj, la usona registaro malrapide faris reagon pri minaco el la klimataj ŝanĝiĝoj. Samtempe li emfazis, ke la usona registaro jam konscias gravecon de la problemo kaj jam metas ĝin en la unuan lokon de diplomatia tagordo.

 

    Franca prezidento Nicolas Sarkozy proponis en sia parolado, ke gvidantoj de ĉefaj ekonomiaj unuoj refoje okazigos pintan konferencon pri la klimataj ŝanĝiĝoj en novembro de la kuranta jaro por antaŭenpuŝi atingon de interkonsento en konferenco de UN pri klimataj ŝanĝiĝoj en Kopenhago.

 

    Cetere ankaŭ gvidantoj de Maldivoj, Japanio, Rvando, Svedio kaj aliaj landoj prezentis sian starpunkton pri la temo.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
Fermiĝis la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng