La filmo "Urbo de Vivo kaj Morto" gajnis la premion "Ora konko"
2009-09-28
Lu Chuan kaj aktorino Qin Lan en premiodona ceremonio
En la 26-a de septembro okazis en San Sebastian en norda Hispanio premiodona ceremonio de la 57-a Internacia Filma Festivalo de San Sebastian. La filmo "Urbo de Vivo kaj Morto" reĝisorita de ĉina Lu Chuan gajnis la plej altan premion de la festivalo "Ora konko".