Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Shenzhen, la unua Speciala Ekonomia Distrikto de Ĉinio
2009-10-02

 

Fotoj de ZHOU WENJIE*

Industria kvartalo de Shekou en konstruado (Foto farita en 1981) 

 

48-etaĝa shenzhen-a financa domo internacia en konstruado (Foto farita marte de 1983) 

 

 Deng Xiaoping (maldekstre de la antaŭa vico) rigardas al la industria kvartalo de Shekou de malproksime (Foto farita la 26-an de januaro 1984)

 

 Doko en la Shekou-a industria kvartalo, kie 5000-tunelaj ŝipoj povas esti ankrataj (Foto farita en oktobro 1984)

 

Rapida disvolviĝo de Shenzhen dungigas multajn kamparano-laboristojn. (Foto farita en septembro 1992)

Shenzhen, urbo kun la plej multaj arbare starantaj ĉielskrapantoj en Ĉinio (Foto farita en novembro 2006) 

 

Birdorigardo al la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Distrikto (Foto farita la 1-an de julio 2008) 

 

Oni kun granda respekto rigardas la portreton de Deng Xiaoping. (Foto farita la 16-an de aŭgusto 2008) 

 

 

 

    Aŭguste de 1980 la ĉina registaro oficiale sankciis konstruadon de la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Distrikto, post tio naskiĝis specialaj distriktoj Zhuhai, Shantou, Xiamen kaj Hainan. Dum reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Distrikto ĉiam ludis eksperimentan rolon kaj okupis plurajn unuajn lokojn en Ĉinio, kiaj transigo de entreprena proprieto, reformado de prezoj kaj tiu de la sistemo pri loĝdomoj.

 

    Shenzhen, la unua speciala ekonomia distrikto de Ĉinio, iniciatita de Deng Xiaoping, ĝenerala projektisto de reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio, estas rigardata kiel fenestro de la reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio. De 1980, post sankcio de la ŝtato pri starigo de la speciala ekonomia distrikto, la “Shenzhen-a rapideco” ja fariĝis ofte uzata esprimo en Ĉinio. En la pasintaj 29 jaroj, Shenzhen evoluis de malgranda ĉemara fiŝvilaĝo kun malpli ol 30 mil loĝantoj al moderna metropolo kun pli ol 10 milionoj da loĝantoj, kaj ĝia areo disvastiĝis de 3 kvadrataj kilometroj al pli ol 700. Ĝia ĝenerala enlanda produkto-valoro kreskis de 179 milionoj da juanoj en 1979 al pli ol 780.7 miliardoj da juanoj en 2008. Tio estas miraklo en la ekonomia historio de la mondo. Nun Shenzhen jam fariĝis unu el la plej evoluintaj ekonomiaj regionoj sur la ĉeftero de Ĉinio. Altteknologiaj industrioj, moderna loĝistiko, financa servado kaj kultura industrio funkcias kiel 4 ekonomiaj subteniloj de Shenzhen. Krome, kiel grava eksterakomerca haveno, Shenzhen per la totala valoro de siaj eksportado kaj importado okupas la unuan lokon inter grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio en la pasintaj pli ol 10 jaroj sinsekve.

* La aŭtoro estas raportisto de Xinhua-a Novaĵ-agentejo, Ĉinio.

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng