Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
1954: Suriri la scenejon de internacia diplomatio
2009-10-10

 

De aprilo ĝis julio de 1954 Zhou Enlai, kiu gvidis la ĉinan delegacion por partopreni la konferencon de Ĝenevo, salutis la bonvenigantojn en la ĝeneva flughaveno.  

 

 En paŭzo de la konferenco de Ĝenevo Zhou Enlai oficvojaĝis al Hindio kaj Birmo kaj kune kun iliaj ĉefministroj faris komunajn deklarojn, kiuj proponas la Kvin Principojn de Paca Kunekzisto. La 28-an de junio de 1954 Zhou Enlai varme interparolis en Ranguno kun Ba U, tiama prezidento de Birmo.

 

 Aprile de 1955 Zhou Enlai gvidis ĉinan delegacion partopreni la konferencon de landoj aziaj kaj afrikaj en Bandungo. La foto montras, ke li alparolas la konferencon.

La 22-an de aprilo de 1955, Zhou Enlai kaj la indonezia ministro de eksteraj aferoj subskribis, dum la konferenco de Bandungo, traktaton inter Ĉinio kaj Indonezio pri duobla ŝtataneco. La foto montras, ke Zhou Enlai donas vortojn post la subskribo.  

 

 

    Komence post fondiĝo de la nova Ĉinio, Mao Zedong, tiama prezidanto de Ĉinio, prezentis sian diplomatian principon “gastigi post purigo de domo” (t.e. unue solvi enlandajn problemojn) esprimante sian firman volon forigi humiligon en la eksteraj aferoj kaj praktiki fundamentan principon en tiaj aferoj. Post 1952 la internacia situacio iom mildiĝis kaj la internacia prestiĝo de la nova Ĉinio iagrade leviĝis. Pro tio Mao Zedong diris: “Favore de la situacio ni devas sendi diplomatojn eksterlanden, alivorte, konstrui rilatojn kun aliaj landoj.” Partopreno de ĉinaj delegacioj en la konferencoj de Ĝenevo kaj Bandungo ja estas la sukcesa realigo de la principo.

 

    De aprilo ĝis julio de 1954, Zhou Enlai, tiama ĉefministro de Ĉinio, gvidis la registaran delegacion partopreni la konferencon de Ĝenevo. Tio estas la unua fojo por Ĉinio aperi paralele kun Sovetunio, Usono, Britio kaj Francio en internacia konferenco .

 

    En paŭzo de la konferenco de Ĝenevo Zhou Enlai oficvojaĝis al la Hindio kaj Birmo kaj kune kun iliaj ĉefministroj faris komunajn deklarojn, kiuj proponas la Kvin Principojn de Paca Kunekzisto inter Ĉinio kaj ili. La Kvin Principoj estas reciproke respekti suverenecon kaj teritorian integrecon, reciproka neagreso, reciproka ne-interveno en internajn aferojn, egeleco kaj reciproka utilo kaj paca kunekzisto. Tiuj principoj taŭgas por trakti rilatojn ne nur inter Ĉinio kaj alisocisistemaj landoj, sed ankaŭ inter Ĉinio kaj aliaj socialismaj landoj. La Kvin Principoj fariĝis ĝenerala principo de Ĉinio por trakti internaciajn rilatojn.

 

    Aprile de 1955 Zhou Enlai gvidis ĉinan delegacion partopreni la konferencon de landoj aziaj kaj afrikaj en Bandungo. En tiu konferenco la partoprenantoj montris sintenon de egaleco, interkonsiliĝo kaj paca kunekzisto, nome “Spirito de Bandungo”, kiu malfermis novan paĝon en ilia historio pri paca kunekzisto kaj batalo kontraŭ koloniismo. En la konferenco, pere de la principoj, Ĉinio gajnis multajn amikojn de aziaj kaj afrikaj landoj.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng