2009-10-10
de SU YIJU
 |
|
 |
Falango de la eŭropa armeo dum la revuo en la Nacia Tago de Francio |
|
Revuo por la fondiĝo de la irana armeo |
 |
Revuo de la Korea Popoldemokratia Respubliko |
Multaj landoj faras revuon en sia Nacia Tago, kaj la revuo malsamas en tempo kaj skalo. Ekz., Rusio kaj iuj landoj okazigas preskaŭ ĉiujare publikan grandskalan revuon, sed Usono kaj iuj aliaj landoj tion ne faras; dum iuj landoj, ekz., Ĉinio, tion faras ĉiun kvinan aŭ dekan jaron.
De 1949, kiam fondiĝis la nova Ĉinio, ĝis 1999, Ĉinio okazigis 13-foje revuon en la Nacia Tago. De 1949 ĝis 1959 okazis ĉiujare revuo en Ĉinio; septembre de 1960 Ĉinio, laŭ la principo konstrui la landon en ŝparado, faris reformon pri la celebrado de la Nacia Tago kaj decidis fari malgrandskalan celebradon en ĉiu kvina jaro kaj grandskalan revuon en ĉiu deka jaro; kaj poste pro la “kultura revolucio” Ĉinio ne plu okazigis revuon en la Nacia Tago dum sinsekvaj 24 jaroj; en 1984 denove okazis grandskala revuo celebre al la 35-jariĝo de la nova Ĉinio; kaj en 1999 tio okazis denove por celebri la 50-jaran jubileon de la nova Ĉinio.
Efektive, Ĉinio havas longan historion por la revuo. Dum la epoko de Da Yu, antaŭ stariĝo de la dinastio Xia (21-16 jc. a.K.) okazis grandioza revuo en Tushan, hodiaŭa Henan-provinco. Kun pli kaj pli oftaj militoj inter diversaj regnoj dum la epoko Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.) revuo fariĝis kutima aktivado kaj furoris en diversaj regnoj. En la dinastio Han (206 a.K. - 220 p.K.) oni aldonis elementon de milita ekzercado al la revuo.
 |
Revuo en la ĉina Nacia Tago en 1959 |
Unuafoje aperis en Ĉinio revuo kun vera signifo dum la lasta periodo de la dinastio Qing (1644-1911). La revuon prezidis imperiestra patrino Cixi. Ĝi daŭris 5 tagojn en Zhangde (hodiaŭa Anyang) de Henan-provinco. Fakte, en la unuaj 4 tagoj oni faris militan ekzercadon kaj en la lasta tago okazis revua ceremonio. Laŭ notoj, Britio, Usono, Rusio, Francio, Germanio, Italio, Aŭstrio, Nederlando, Japanio kaj aliaj landoj sendis militajn ataŝeojn al la ceremonio. Krome, la revuon raportis multaj mondfamaj ĵurnaloj de Britio, Germanio, Usono, Rusio, Japanio kaj aliaj landoj.
 |
Deng Xiaoping revuanta en 1984 |
En 2009 estis 60-jariĝo de la nova Ĉinio, kaj okaze de tio la revuo estis pli grandioza ol ĉiu ajn en la pasinteco. Dum la revuo prezentiĝis militaj ekipaĵoj faritaj de Ĉinio mem kaj 90% de ili aperis por la unua fojo. Malsame ol antaŭe, dum la ĉi-foja revuo malmultis terarmea kaj piedira falangoj, pliiĝis tiuj de fakaj trupoj, altiĝis scienc-teknologia nivelo de la militaj ekipaĵoj. La prezentitaj militaj ekipaĵoj en la revuo montris evoluon kaj progreson de la moderniga konstruado de la nacia defendo kaj armeo de Ĉinio.
 |
Revuo en la ĉina Nacia Tago, en 1999 |
Aliflanke, la celebrado de la 60-jariĝo de la nova Ĉinio stimulis la enlandan konsumon dum la nuna financa krizo. Pro la celebra ceremonio, “vizito al Pekino” fariĝis la unua elekto de multaj ĉinoj dum la 8-taga feriado.
 |
Revua provado por la Nacia Tago en 2009 |
 |
“Vizito al Pekino”, la unua elekto de ĉinoj |
|