2009-10-10
Geedziĝo estas tre grava afero por ĉiuj homoj. Dum la pasintaj 60 jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la edzeco kaj familio de ĉinoj havis grandan ŝanĝiĝon sekve de la progreso kaj evoluo de la socio.
Infanfianĉiniĝo, geedziĝo laŭ alies volo, havo de kromedzino, poligamio ktp estis ofte vidataj ĉie en Ĉinio antaŭ 60 jaroj.
La unua Leĝo pri Geedziĝo publikigita de Ĉinio en 1950 abolis la feŭdan geedziĝan reĝimon, kiu permesas geedziĝon laŭ alies volo kaj perfortan geedzigon kaj ignoras la interesojn de la virinoj, kaj ekpraktikis novan demokratian geedziĝan sistemon, kiu efektivigas liberan geedziĝon, monogamion, egalecon inter viroj kaj virinoj, kaj defendas la leĝajn interesojn de la virinoj kaj infanoj. En 1980 la Leĝo pri Geedziĝo estis reviziita kaj aldiniĝis al ĝi la principo pri naskolimigo, kiu faris grandan influon sur ŝanĝiĝo de la edzeca ideologio kaj familia strukturo de nunaj ĉinoj; en 2001 la grava revizio de la Leĝo pri Geedziĝo celis garantii pli da interesoj de malfortaj homgrupoj de la socio.
La subaj fotoj montras ne nur evoluon de la edzeco de ĉinoj, sed ankaŭ tiun de la politiko, ekonomio kaj kulturo de Ĉinio.
Redaktoro: Li Sigong
|