| 2009-10-13 de SU YIJUN
Kun longeco de 1200 metroj la piedira strato Nankino en Ŝanhajo havas ĉe ambaǔ finoj du malhele ruĝajn marmorajn panelojn kun vortoj "Piedira strato Nankino" skribitaj de eksa ĉina prezidanto Jiang Zemin.
Sur la strato oni povas trovi kolor-kahelan pavimon, unuformajn vendejojn en la centro, modajn butikojn ambaǔflanke, turismajn trajnetojn kaj originalajn skulptaĵojn. Precipe en vespero trembrilas la neonlampoj, kio fariĝas aparta vidindaĵo en la metropolo Ŝanhajo.
|