2009-10-13
Xintiandi, strato kun novaj kaj malnovaj konstruaĵoj, situas en la centro de Ŝanhajo.
La strato kovras 30 mil kvadratajn metrojn kaj la konstru-areo 60 mil kvadratajn metrojn. La muroj, tegoloj kaj pordoj de la malnovaj domoj estas konservitaj. Starante tie, oni sentas sin kvazaŭ en la tempo de la 1920-aj jaroj. Tamen la interno de la domoj estas projektita laŭ la vivstilo kaj ritmo de la moderna metropolo. La domoj fariĝis internaciaj galerioj, modvestaj vendejoj, tem-restoracioj, kafejoj kaj trinkejoj.
Xintiandi jam fariĝis turisma vidindaĵo de Ŝanhajo kun riĉa historio kaj kulturo.
|