2009-10-13
|
Emblemo de la Monda Ekspozicio en Hanovro, 2000 |
 |
Malferma spaco en la ĝardeno de la Monda Ekspozicio en Hanovro, 2000 |
Nomo: Monda Ekspozicio en Hanovro, 2000
Tempo: De la 1-a de junio ĝis la 31-a de oktobro 2000
Temo: Homaro kaj Naturo -- Marŝo al la 21-a jc.
Nombro de vizitantoj: 18.5 milionoj
Nombro de aliĝintaj landoj kaj internaciaj organizoj: 187
La hanovra ekspozicio en 2000 estis la unua Monda Ekspozicio gastigita de Germanio, pro tio la germana registaro donis al ĝi grandan atenton. Jam en 1995 Germanio invitis ĉiujn landojn al la ekspozicio je la nomo de la tiama germana ĉefministro Helmut Kohl. Malsame ol la antaŭaj, la ĉi-foja ekspozicio emfazis ĉefajn defiojn vizaĝe al la mediaj problemoj en la 21-a jarcento kaj prezentis la principon pri kunekzisto de la homaro kaj naturo sub la kondiĉoj de daŭrigebla disvolvo. Tio stimulis la vizitantojn partopreni kaj prizorgi tutglobajn problemojn kaj kune serĉi rimedojn kontraŭ tiuj defioj. Tiu ĉi ideo regis en la ekspozicio de la komenco ĝis la fino kaj tiun ĉi principon manifestis ĉu aranĝo de la ekspoziciejo, ĉu projekto pri la pejzaĝoj kaj medio de la ekspoziciejo ĉu strukturo de eksponaj konstruaĵoj.
|