2009-10-13
Emblemo de la Monda Ekspozicio en Montrealo, 1967 |
Panoramo de la ekspoziciejo |
Loko: Montrealo, Kanado
Tempo: De la 28-a de aprilo ĝis la 27-a de oktobro 1967
Temo: La Homaro kaj la Mondo
Nombro de aliĝintaj landoj: 62
Nombro de vizitantoj: 50.3 milionoj
De post la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento rimarkinde progresis la eksteraj rilatoj de Kanado kaj multe leviĝis ĝia internacia influo en la mondo. Tiam ĝia pokapa enlanda produktovaloro okupis la trian lokon en la mondo post Usono kaj Svedio. La Monda Ekspozicio en Montrealo, 1967 estis ĝuste donaco de la prospera Kanado al la mondo.
La temo “La Homaro kaj la Mondo” emfazis, ke Kanado ŝuldas sian prosperon al la humanisma zorgo de la tuta globo kaj de la homaro.
La Monda Ekspozicio en Montrealo, 1967 fariĝis grandioza kunveno de filmaj kaj televiziaj teknologioj. Laŭ kalkulo de la tiamaj amaskomunikiloj oni projekciis 3 mil filmojn en diversaj eksponejoj, kio ravis la spektantaron. La ĉi-foja ekspozicio estis grava mejloŝtono de la disvolvo de multekranaj filmoj kaj plurdiapozitiva projekciado.
|