Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Monda Ekspozicio en Vankuvero de Kanado, 1986
2009-10-15

 

    Nomo: La Vankuvera Monda Ekspozicio pri Komunikado

 

    Tempo: 2 majo -- 13 oktobro, 1986

 

    Temo: Mondo en Moviĝo, Mondo en Kontaktiĝo

 

    Nombro de vizitantoj: 16.5 milionoj

 

    Nombro de membrolandoj kaj internaciaj organizoj: 54

 

    La 2-an de majo 1986 la Monda Ekspozicio inaŭguriĝis en sporthalo kun 60 mil sidlokoj en Vankuvero de Kanado. Kanado estas vasta teritorie kaj maldense laĝata, kaj ĝia loĝateco estas kvindekono de tiu de Ĉinio. Pro tio sur stratoj de Vankuvero piedirantoj ne estis multaj, sed en la parko de la ekspozicio vidiĝis tute alia spektaklo.
 

    Ĉi-foja ekspozicio kun la temo "Mondo en Moviĝo, Mondo en Kontaktiĝo" celas montri gravecon de trafiko kaj komunikado en socio, ekonomio kaj teknologioj, doni al la vizitantoj ŝancon por sperti vivmanieran ŝanĝiĝon alportitan de trafika kaj komunika progreso, instigi diversajn landojn utiligi modernan teknologion por memservi, akceli internacian komercadon, turismon kaj kulturan interŝanĝon, kaj ellabori longperiodan planon pri estontaj trafiko kaj komunikado, ekzameni sekurecon kaj efikecon de trafiko kaj komunikado kaj ilian akceladon al medio kaj ekonomio.

 

Emblemo de la Monda Ekspozicio en Vankuvero, 1986 

 
 
Talismano de la Monda Ekspozicio en Vankuvero, 1986 

 

En parko de la Monda Ekspozicio en Vankuvero, 1986

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng