Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina ekonomio en la okuloj de alilandaj entreprenistoj
2009-10-20

 

Pudong-a Financa Kvartalo en Ŝanhajo

    ASOAL kaj gvidantojde Ĉinio, Japanio kaj Koreio publikigis prezidantan deklaron     En la pasintaj 60 jaroj de post fondiĝo de la nova Ĉinio la ĉina popolo per sia diligenta laborado faris malriĉan, izolitan kaj postiĝintan Ĉinion, bonhava, pordmalferma kaj moderna lando. Nun, kiam la financa krizo furiozis internacie kaj la tuta globo multe suferis de ĝi, la ĉina ekonomio per sia stabila kaj energia disvolviĝo akcelas la mondan ekonomion kaj dank’ al tio ĝi fariĝis grava forto por revigligi la mondan ekonomion.

 

 

    Reduktiĝis la distanco inter Ĉinio kaj evoluintaj landoj

 

    “Dank’ al praktiko de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo ege reduktiĝis la distanco inter Ĉinio kaj la okcidentaj evoluintaj landoj,” diris Carlos Kenda, vicprezidanto de la Globa Energia Servejo de Usono. Li estis profunde impresita de la rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio. Li memoras, ke en 1987, kiam li unuafoje vizitis Ĉinion, kune kun petrola delegacio de Usono, Ĉinio estis malproksima al Usono, Eŭropo kaj Japanio. “Mi enloĝiĝis en Jianguo-hotelon de Pekino en nokto. Tiam mankis ekspresa aŭtovojo de la aerodromo al la hotelo kaj survoje ĉie estis mallume. En la sekvanta mateno mi vidis tra la fenestro maron da bicikloj sur la larĝa Chang'an-strato, malmulte da aŭtomobiloj kaj homojn grandparte en grizaj aŭ bluaj vestoj. De tiam Kenda vizitis Ĉinion ĉiujare po 3-4 fojojn kaj laboris tie 6-7 jarojn. Li vizitis multajn lokojn de Ĉinio. “Mi estis impresita, ke Ĉinio kvazaŭ giganto antaŭ nelonge vekiĝinta, estas tre vigla. Ĉi tie la entreprenoj de diversaj fakoj rapide disvolviĝas, kio alportis al la mondo multajn ŝancojn." Li opinias, ke Ĉinio atribuas sian kontinue rapidan disvolviĝon al du aferoj: Unue, la reformado kaj pordmalfermo alportis al Ĉinio senprecedence viglan energion, kaj due, la ĉina popolo pro sia granda diligenteco kaj lernemo ellernis ne nur la avangardajn sciencojn kaj teknologiojn kaj sperton en administrado de la okcidentaj landoj, sed ankaŭ atentigis sin ne ripeti iliajn erarojn dum ilia evoluado.

 

    La Mondo bezonas Ĉinion

 

    David Reid, prezidanto de la direkcio de mondfama podetala entrepreno TESCO, tre bone konas Ĉinion. Antaŭ 30 jaroj li unuafoje vizitis ĝin. Li diris, ke post ekpraktiko de la politiko de reformado kaj pordmalfermo en la pasintaj 30 jaroj, Ĉinio spertis grandan ŝanĝiĝon kaj la mondo pli kaj pli multe bezonas Ĉinion.

Birdovido al ĉemara urbo Shenzhen 

 

    Menciante la ŝanĝiĝon de Ĉinio en la pasintaj jaroj, Reid diris, ke la urboj de Ĉinio nun disvolviĝas multe kaj la ekstera komerco impete kreskas, kaj TESCO enkondukis el Ĉinio multe da kostumoj, ludiloj, elektraj aparatoj, oficejaj objektoj kaj diversaj valizoj, kiuj tre plaĉas al la klientoj pro sia bona kvalito.

 

    S-ro Reid, kiu spertis la praktikadon de reformado kaj pordmalfermo, opinias, ke Ĉinio kompletigis siajn regulojn kaj sistemojn en ĉiuj lokoj kaj nun oni tre facile kontaktas diversajn registarajn instituciojn kaj multe da alilandaj kompanioj kunlaborantaj kun Ĉinio profitis en tio.

 

    S-ro Michio Kariya, direktoro de Nikon-kompanio, Japanio, diris, ke dank’ al rapida disvolviĝo de Ĉinio ankaŭ la komerco de Nikon en Ĉinio rapide kreskis. Pro financa krizo la komerco de Nikon deprimiĝis en aliaj landoj, sed ĝi stabile kreskis en Ĉinio.

 

    Li opinias, ke dank’ al disvolviĝo en la pasintaj 60 jaroj Ĉinio nun ne plu estas simpla produkta bazo, sed grava merkato kun latentaj fortoj. Precipe post komenco de la financa ŝtormo la gravaj ekonomiaj unioj de la mondo unu post alia dronis en depresio, kaj sole la ĉina ekonomio stabile kreskis pro bona reguligo. Li diris, ke kompare kun aliaj landoj la komerca kvanto de Ĉinio estis ne granda kompare kun ĝia grandega loĝantaro, sed post kiam estos ekspluatita la vasta kampara merkato, ĝia latenta forto estos neimageble granda.

 

Pli kaj pli kompletiĝas la ĉina ekonomio

 

    “La komercado en Ĉinio estas same facila kiel en Usono," diris Leslie Klein, ĉefa plenuma oficisto de la Satelit-sistema Kompanio C-Com, Kanado. Tio estas lia profunda impreso pri ĉina merkato.

 

    Lia kompanio produktas ekskluzive satelit-komunikadajn antenojn veturilajn kaj porteblajn, kies merkato estas ĉefe en Kanado, Usono kaj Eŭropo. Antaŭ 3 jaroj Klein decidis partopreni la ĉinan merkaton. Li opiniis, ke tio estas unu el la plej gravaj decidoj en lia komerca kariero. En la pasintaj 3 jaroj lia komercado en Ĉinio prosperis, sekve de tio Ĉinio fariĝis promesplena merkato de liaj produktaĵoj.

 

    S-ro Song Tao, vicprezidanto de Westport’ Innovations de Kanado pri merkatoj kaj kunlaboro kaj ĉefa plenuma oficisto en Azio, diris, ke la ĉina registaro alte taksas la daŭrigeblan disvolvadon kaj ellaboras multe da novaj mediprotektaj politikoj. La efektivigo de ellasreduktaj rimedoj donis vastan eblecon pri kunlaboro de la kompanio kun ĝiaj ĉinaj kolegoj.

 

    En 2006 Westport’ Innovation fondis filion en Ĉinio, destinitan por produkti barelon de likvidigita natura gaso uzata de aŭtomobiloj kaj post du jaroj kune kun ĉina kompanio ĝi fondis limigitan kompanion de nov-energiaj motoroj. Li diris, ke en la pasintaj jaroj la leĝa sistemo de Ĉinio tendencis al perfektiĝo, kaj pli kaj pli kompletiĝas la protekto de intelektaj proprietoj. Ja evidente pliboniĝas la investa medio en Ĉinio.

 

Espero pri la perspektivo

 

    S-ro Melamed, dumviva prezidanto de Ĉikaga Komerca Interŝanĝo, bone konata kiel fondinto de tempolimaj komercaĵoj, diris: “Ĉinio preskaŭ kreis miraklon. En la pasintaj 15-20 jaroj Ĉinio disvolviĝis neimageble.”

 

Bovo-statuo en la Domego de Shenzhen-a Borso 

    Melamed pli ol 50 fojojn vizitis Ĉinion en la pasintaj 30 jaroj. Aprile de 2009 li estis akceptita de Wang Qishan, vicĉefministro de Ĉinio. Ili faris longatempan diskuton pri la monda ekonomio, disvolviĝo de ĉinaj tempolimaj komercaĵoj, kontrolo kaj regado de la financa merkato de Ĉinio. Li opinias, ke kvankam Ĉinio estas influita de la financa krizo, tamen la ĉina registaro alprenis efikajn kontraŭrimedojn.

 

    Li diris, ke 2009 estas jubilea jaro por la Ĉina Popola Respubliko kaj la ĉina ekonomio estas grava forto por puŝi antaŭen la mondan ekonomion kaj ĝi certe ludos gravan rolon en la ekonomia disvolviĝo de la tuta mondo.

 

(el reto de Novaĵ-agentejo Xinhua)

Redaktoro Zhao Xi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng