Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina Fotografejo: granda ŝanĝiĝo tra malgranda lenso
2009-10-30

de ZHAO YANHONG

 

    La unua de oktobro 2009 estis la 60-jariĝo de la nova Ĉinio. Fotistoj de la Ĉina Fotografejo, kiu havas longan historion, registris, tra siaj malgrandaj lensoj, sennombrajn pekinanojn kaj turistojn el aliaj lokoj, kaj samtempe grandajn ŝanĝiĝojn de Pekino kaj la tuta Ĉinio en la pasintaj 60 jaroj. En la lasta tago de aŭgusto 2009 mi faris intervjuon al pintklasa portretofotisto Xie Qianyun, kaj li rakontis al mi historion de la fotografejo.

 

Memoro pri la revuo en la Nacia Tago en 1999

 

    Xie Qianyun, naskita en 1945, eklernis portretofotadon en la aĝo de 17 jaroj kaj laboris 47 jarojn en la Ĉina Fotografejo. Li estis honorita kiel unu el la 10 plej elstaraj fotistoj de la tuta lando, labormodelo de Ĉinio kaj tiu de Pekino... Krom la revuo, Xie Qianyun registris tra sia lenso multajn gravajn aferojn de la nova Ĉinio, inkl. de la 11-a Azia Sportkunveno, pluraj sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj tiuj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

 

    Xie Qianyun plej fieras pro tio, ke li, kiel labormodelo de la tuta lando, partoprenis en la revuo okazinta en la Nacia Tago en 1999. “Nun mi ne scias kiel priskribi mian grandegan emocion nek tiun de aliaj labormodeloj. Mi tute ne povis endormiĝi pro emocio.” La unuan de oktobro 1999, Xie Qianyun en tutnova eŭropstila kostumo kaj kun medaloj sur la brusto, kolektiĝis kun aliaj labormodeloj en strato najbare de la Pekina Fervoja Stacidomo kaj malrapide veturis al la avenuo Chang’an per parada ĉaro.

 

    “Mi memoras, ke tiutage oni donis al ni ĉiu faskon da freŝaj floroj. Tiu, kiu staris apud mi, senĉese atentigis min, ke mi ne tro emociu, kiam la ĉaro iros antaŭ la pordego Tian’anmen kaj ne kovru lian vizaĝon per la floroj, ĉar li esperis esti fotita.” 10 jaroj forpasis, tamen menciinte tiun ĉi revuon, Xie Qianyun ankoraŭ estis ege emocia. Li klare memoras, ke la ĉaro, sur kiu li staris, estis la tria post tiu, kiu portis la gigantan portreton de amata kaj estimata Deng Xiaoping.

 

    Ĉe la sojlo de la 60-jariĝo de la nova Ĉinio, 64-jara Xie Qianyun volis diri al junuloj: “Nur post kiam la patrolando fariĝos potenca, la popolanoj povas vivi bone kaj riĉe. Do, ĉiuj devas sin ŝarĝi per respondeco pri la lando kaj pri la socio; kaj nur post kiam ĉiuj plenforte plenumos sian laboron, la lando povos fariĝi pli potenca kaj pli prospera.”

 

    Fotado estis lukso en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento

 

    En 1962 Xie Qianyun, laŭ aranĝo de la lernejo, eniris en la Ĉinan Fotografejon kiel metilernanto kaj komencis lerni fotografadon. Tiujare li estis 17-jara. Tiam lin ne interesis fotografado, kaj plie la ĉiutaga laboro en la fotografejo estis peniga. Sed la vivo de lia familio kun 8 infanoj estis tre malfacila, kaj liaj gepatroj admonis lin bone labori kaj ellerni la teknikon.

 

    Tiam li devis ellitiĝi je la 6-a ĉiumatene kaj piediri unu horon de la hejmo al la fotografejo, kie li servis . Lia monata salajro estis 17.6 juanoj. “Tiam la kosto por nigra-blanka foto en la formato de unu colo estis 0.67 juano kaj tiu en la formato de du coloj -- 1.05 juanoj.” Li diris, ke tiutempe farigi al si foton estis nepre necese por havi diversajn regitimilojn. Tiam, kiam oni apenaŭ povis sate manĝi, fotado por plezuriĝo estis luksa afero por ordinaraj ĉinoj.

 

    Kaj tiuj, kiuj venis al la fotografejo por sin foti, portis vestojn en monotonaj koloro kaj fasono, eĉ la harar-aranĝo estis sendiferenca. Kaj fotoj grandaparte estis nigra-blankaj.

 

    Oftaj klientoj de la fotografejo en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento

 

    En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento la monata salajro de Xie Qianyun estis malpli ol 40 juanoj. Ŝpareme vivante, li ofte aĉetis nefreŝajn napojn en legomobazaro, kaj nur por la Novjara Tago aŭ Printempa Festo oni aĉetis fiŝojn po 0.5 juano por kilogramo. Tiutempe la Ĉina Fotografejo faris kompleton da geedziĝaj fotoj kontraŭ 200 juanoj, kiuj egalis al kelkmonataj salajroj de ordinaraj ĉinoj.

 

    En tiuj jaroj la Ĉinan Fotografejon frekventis Xie Fang, Tian Hua, Wang Xiaotang kaj aliaj vaste konataj filmosteloj, kaj ankaŭ Zhou Guangzhao, Mao Yisheng kaj aliaj famaj sciencistoj. Altrangaj intelektuloj kaj famuloj el la arta rondo estis oftaj klientoj de la fotografejo.

 

    Majstro de Xie Qianyun ofte prezentis fotojn bone faritajn en la montrofenestro de la fotografejo, kiuj allogis multajn pasantojn. Oni rigardis tiun montradon kiel gloron. Xie Qianyun diris: “La montrofenestro estis aparta pejzaĝo ĉe Wangfujing, la plej movoplena strato de Pekino, kaj urbanoj donis tiel grandajn envion kaj atenton al la personoj, kies fotoj estis eksponataj en la montrofenestro, kiel hodiaŭ oni al filmosteloj.”

 

    Vicatendi por havi kompleton da geedziĝaj fotoj post la praktikado de reformado kaj pordomalfermo en 1978

 

    Nuntempe, por fari kompleton da geedziĝaj fotoj oni devas ŝanĝi almenaŭ 5 kompletojn da vestoj, tio postulas almenaŭ unu tagon kaj eksterdoma fotado -- 2 tagojn. Se mi ne propraorele aŭdus rakonton de Xie Qianyun, mi neniel povus kredi, ke en tiuj jaroj multaj novgeedzoj el diversaj lokoj de la lando devis atendi 1-2 tagojn por fari kompleton da geedziĝaj fotoj en la Ĉina Fotografejo.

 

    Xie Qianyun memoras, ke tiam kompleto da geedziĝaj fotoj kostis 400 juanojn kaj konsistis el 5 fotoj. Novedzino portis nur simplan edziniĝan gazon kaj por la tualetado oni nur desegnis la brovojn kaj ruĝigis la lipojn per ruĵo. Ĉiutage la fotografejo devis fari fotojn por 200-300 paroj da novgeedzoj.

 

    “Dum tiuj jaroj aperis antaŭ niaj lensoj ne plu vestoj nur en koloroj blanka, nigra kaj griza, ekfuroris vestoj el poliestera ŝtofo en diversaj koloroj. Kaj virinoj ekportis jupon.” En la okuloj de Xie Qianyun venis la epoko, en kiu ĉinaj popolanoj ekemis sin beligi.

 

    Klopodo en merkato dum la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento

 

    En 1992 ekis la ripara konstruado de la strato Wangfujing, tio malhelpis la komercadon de la fotografejo, plie aperis en Pekino novstilaj fotografejoj el Hongkong kaj Taiwan. Pro ĉio tio la komerco de la fotografejo falis en senprecedencan depresion.

 

    De 1992 ĝis la komenco de 1997, pro malprofito de la fotografejo, la supera administracio 3-foje ŝanĝis ĝian ĉefrespondeculon, sed tio ne savis ĝin el la malfacila situacio.

 

    Por daŭraj ekzistado kaj disvolvado en merkato, la Ĉina Fotografejo, post merkata enketo, decidis rompi la tradician administradon, sendi fotistojn al setlejoj por servi al maljunuloj en ilia hejmo, profitante de la Internacia Jaro por Gemaljunuloj en 1999.

 

    Antaŭe oni vicatendis fotadon en la fotografejo, sed nun la fotistoj devis eliri el la fotografejo por serĉi komercon, tio ja estis afero malfacila por ili. Iuj fotistoj tion ne volis fari, opiniante, ke serĉi komercon inter konsumantoj estis kvazaŭ almozi. La ĝenerala direktoro kaj Xie Qianyun la unuaj atingis la komunan konon: "eliri almozpeti" donos eblecon vivi, sed atendi klientojn en la fotografejo ne havas elirejon.

 

    Servado de la fotografejo al gemaljunuloj en setlejoj ricevis vastan laŭdon kaj havigis al si fidelajn klientojn. Tiele, la Ĉina Fotografejo reprosperiĝis. Foje, kiam la fotografejo sendis taĉmenton al la najbara urbo Tianjin por servi al lokaj klientoj, loka vehiklo diris: "Majstroj de la Ĉina Fotografejo povas veni de Pekino al Tianjin por servi al la klientoj, kial tiuj de Tianjin tion ne povas?!"

 

    En 2001 la Ĉina Fotografejo finis transiron de sistemo kolektiva al la akcia. 70% de la akcio de la fotografejo apartenas al laborantoj de la Ĉina Fotografejo, kaj neniu en la fotografejo perdis sian laboron post la sistemo-transiro.

 

    Nun la Ĉina Fotografejo en la n-ro 180 de la strato Wangfujing kaj kun areo de pli ol 900 kvadrataj metroj posedas 5 filiojn kaj diĝitajn ekipaĵojn importitajn kun la totala valoro de pli ol 3 milionoj da juanoj.

 

 Hodiaŭa Ĉina Fotografejo
 

 Antaŭa Ĉina Fotografejo
 

 Portretoj en la montrofenestro de la Ĉina Fotografejo
 

Foto de labormodelo farita de Xie Qianyun kaj liaj kolegoj 
 

Servo de la Ĉina Fotografejo en setlejo 

 

(el la Popola Retejo)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng