Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Liang Jun, la unua traktoristino de Ĉinio (II)
2009-11-10

de HE LIU

    Ankaŭ virinoj povas manipuli traktoron

 

    Februare de 1948 oni informiĝis, ke okazos en la urbo Beian kurso por trejnado de traktoristoj kaj la Instruista Lernejo en Dedu povos sendi 3 kursanojn partopreni ĝin. Rekomendite de la lernejo Liang Jun fariĝis unu el la tri kursanoj kaj ŝia idealo funkcii kiel traktoristino baldaŭ realiĝos, tiam ŝi havis 18 jarojn.

 

    Tirante sledon kun bagaĝo, Liang Jun kaj ŝiaj du kolegoj ekiris. Ŝiaj piedoj ŝvelis kaj ekhavis blazojn pro longa piedirado, tamen ŝi diris tion al neniu por ne ĝeni ilin kaj daŭrigis la iradon. Post 10-hora piedirado sur la vojo 50 kilometrojn longa ili atingis la celon ĉe la vespera krepusko.

 

    Enirinte en ĉambron Liang Jun demetis sian ĉapon kaj nur tiam la politika instruktoro Yang Qinghai rimarkis, ke inter pli ol 70 kursanoj estas ankaŭ knabino. Rigardante tiun ĉi malaltan kaj sunbrunan knabinon, li demandis: "Manipuli traktoron estas laboro de viroj, ĉu vi povas?" Liang Jun haste respondis: “Mi provu. Niaj gvidantoj sendis min ĉi-tien por trejni min. Se mi povos, mi restos; se ne, mi revenos al mia lernejo.”

 

    Pro ŝia persistemo la instruktoro konsentis ŝian peton. Februare Harbin daŭre estas kovrita de glacio kaj neĝo kaj la glaci-malvarma maŝino ofte vundis manojn. Mankoj de instruistoj kaj instalaĵoj alportis al ilia lernado nemalmultajn malfacilojn, tamen Liang Jun diligente lernadis anstataŭ plendo.

 

    Post du-monata lernado Liang Jun kaj ŝiaj du kolegoj kondukis po unu traktoron al sia lernejo. Por protekti la maŝinojn ili veturigis malrapide kaj atingis la lernejon post duontaga veturigado. Tenante ruĝajn florojn sur manoj instruistoj kaj lernantoj bovenigis ilin kaj la informo pri traktoristino rapide diskuris tra la tuta urbo.

 

Liang Jun sur sovetunia-stila traktoro 

    “Ĉiutage multaj kamparanoj loĝantaj proksime venis tien por rigardi, kiel virino manipulis traktoron, kaj tre admiris Liang Jun. “Ilia aplaŭdo forvaporigis mian lacon kaj mi sentis min kiel heroino de Sovetunio!” Tion rememorante, Liang Jun ne povis deteni sin de elkora ĝojo.

 

    Oni bone konis ŝian heroan mienon, sed malmute konis ŝian penadon en plugo de la tero. Kiam Liang Jun kaj ŝiaj kolegoj stiris sovetunia-stilajn traktorojn sur la Grandan Nordan Sovaĝejon en Heilongjiang por ter-plugado, “Ni aŭdis nur sonojn de traktoroj kaj ofte renkontis lupojn,” Liang Jun diris suspire: “Somere pro pluvego likis nia kabano. Ni manĝis sovaĝajn legomojn kaj maldelikate muelitan maizon kaj trinkis akvon el rivereto. Ni laboris intense laŭ skipoj.” Post peza taglaboro ili ĵetis sin sur teron kaj tuj endormiĝis malgraŭ pikado de moskitoj. Pro tio sur iliaj korpoj aperis multaj ŝveraĵoj kaj iuj eĉ pusis.

 

    En la unua jaro ili malvirgigis 500 hektarojn da tero. En la sekvanta jaro ili kaj malvirgigis teron kaj kultivis ĝin. Aŭtune de la sama jaro ili akiris abundan rikolton.

 

Redaktoro: Zhao Xi

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng