Konstanta komitatana kunveno de ĈEL okazis en Pekino
2009-11-20
La 20-an de novembro en oficdomo de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazis ĝia konstanta komitatana kunveno, en kiu partoprenis 17 membroj de la konstanta komitato de ĈEL kaj ĝiaj laborantoj. Li Hongjie, vicprezidanto de ĈEL gvidis la kunvenon, en kiu oni diskutis preparadan laboron de la 8-a Tutlanda Kongreso de Esperanto okazonta en la 3-5-aj de decembro en Nankino.