2009-11-23 Zsófia Kóródy reprezentis UEA en la 37-a konferenco de Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kiu okazis en Maynooth, Irlando, de la 11-a ĝis la 13-a de novembro. La ĉeftemo de la konferenco estis "Testado de malpli parolataj lingvoj en multlingva kunteksto".
La konferencoj de ALTE estas gravaj por ĉiuj, kiuj okupiĝas pri lingvotestado kaj harmoniigo de ekzamenoj al la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Ankaŭ la ĉi-jara konferenco de la ĉefaj lingvotestistoj en Eŭropo ofertis abundan fakan programon. En la laborkunsidoj oni pritraktis kiel akordigi ekzamenojn al KER, kiel starigi normojn, difini nivelojn kaj prijuĝi skribajn kaj parolajn ekzamenojn. Kun la novtipa ekzameno "Origo", ellaborita en partnereco kun alia ALTE-membro, la Lingvoekzamena Centro (ITK) de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto, UEA estas unu el la institucioj, kies ekzamenoj kongruas kun la niveloj B1, B2 kaj C1 de KER.
Nome de UEA Zsófia Kóródy transdonis al la ALTE-sekretario Martin Nutall ekzempleron de la libro "Esperanto de nivelo al nivelo", kiu priskribas la postulojn de la nova UEA-ekzameno kaj donas modelajn testojn en la niveloj B1, B2 kaj C1. Ŝi transdonis al ALTE ankaŭ provekzempleron de la ĵus ellaboritaj modeltestoj pri Esperanto en la niveloj A1 kaj A2 kaj la ĉi-jare akceptitan adapton por blinduloj de la regularo de la komunaj UEA/ILEI-ekzamenoj.
Krom partopreni en la fakkunsidoj Zsófia Kóródy kontribuis ankaŭ al la laboro de la specialaj interesgrupoj. Unu el ili okupiĝas pri verkado de manlibro por akordigi ekzamenojn al KER, alia ellaboras rekomendojn por ekzameni infanojn kaj gejunulojn. La grupanoj kun intereso aŭskultis resumon pri la Springboard-projekto. Kóródy aliĝis krome al la nova laborgrupo pri instruista trejnado kaj pluklerigado.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin |