Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
EU subtenas Grundtvig-projekton Esperanto 55+
2009-11-24

 

    Inter la 9-a kaj la 17-a de oktobro 2009 okazis en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo (Germanio), la unua parto de la metodika trejnado kadre de la 2-jara projekto "Esperanto 55+". La trejnadon partoprenis 22 kursanoj el Pollando kaj 4 el Slovakio.

 

    La projekton "Esperanto 55+" finance subtenas Eŭropa Unio (agentejo EACEA), enkadre de sia agado por la dumviva lernado sub la nomo Grundtvig. La celo de la projekto estas metodika trejnado por instruantoj de Esperanto kaj kursgvidantoj, kaj ilia instrukapabligo por malpli juna generacio, t.n. Tria aĝo (55+). La tri projektaj partneroj, Pola Esperanto-Asocio (PL), E@I (SK) kaj Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg GEC/ICH (DE) ellaboris kunlaborplanon por 2 jaroj (2009-2011), dum kiuj eblas ĉerpi EU-subvencion por projektplanado, preparkunvenoj, organizado de seminarioj, trejnkursoj, reciprokaj vizitoj, akiro de lernolibroj kaj aliaj instrumaterialoj. Post du jaroj de la trejnado oni planas ekzameniĝon laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj atingon de ILEI-atestilo pri instruado de Esperanto. La kursanoj estu kapablaj instrui Esperanton ne nur al junuloj, sed ankaŭ en "Universitatoj de la Tria Aĝo".

 

    Pri detaloj de la projekto, vi povas legi ĝin en la numero 12, 2009 de Esperanto.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng