2009-11-24 La Batalo de l' Vivo de Charles Dickens, laŭ la germana traduko Esperantigis L. L. Zamenhof. Unue aperis en La Esperantisto, en 1891; en 1910 aparte, 88 p. ĝi estas unu el la unuaj tradukoj al Esperanto.
En la komenco de la libroforma versio de la verko, Zamenhof inkludis noton:
Al la legantoj
En la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto unu sinjoro montris al mi germanan libron (tradukon de verko de Dickens) kaj diris: ĉi tion oni certe ne povus traduki en Esperanton. Por konvinki tiun sinjoron, ke li eraras, mi prenis la libron kaj tradukis ĝin.
Ĉar la verko ne sole ne estas tradukita el la originalo, sed mi eĉ ne komparis ĝin kun la originalo, tial mi dum longa tempo ne deziris reeldoni ĝin. Sed kelkaj amikoj trovis, ke por multaj esperantistoj eble estos interese legi libron aperintan en la unuaj jaroj de Esperanto, tial mi cedis al ilia deziro kaj donis mian konsenton por reeldono de la verko.
L.L. Zamenhof
La batalo de l' vivo: http://www.gutenberg.org/files/24501/24501-h/24501-h.htm |