2009-11-24
La 22-an de novembro sub-admiralo Wang Zhiguo kaj aliaj 6 komandantoj de la 3-a eskorta ŝiparo de la Ĉina Mararmeo faris viziton al la misila fregato "Eversten" de Nederlando -- flagŝipo de la trupo 465-a floteto de EU.
Pieter Bindt, komodoro de la Nederlanda Mararmeo kaj komandanto de la 465-a floteto de EU, varme akceptis la ĉinajn gastojn. Ili interŝanĝis opiniojn pri agadaj trajtoj de somaliaj piratoj kaj pri organizaj manieroj de eskortado k.a.
(el la retejo de la Ĉinaj Novaĵoj)
Redaktoro: Liu Sigong
|