Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La familia nomo ---- Zamenhof
2009-11-25

    Pri la etimologio de la familia nomo ekzistas disputoj, kiuj temas ĉefe pri tio, ĉu ĝi devenas de germana familia nomo (Samenhof) aŭ ĉu de rusa (Zamen(g)ov).

 

    Nur en la jaro 1804, Rusio kiel la unua lando eldonis dekreton, laŭ kiu judaj familioj devis elekti aŭ alpreni konstantan familian nomon. Antaŭ tiu tempo, familiaj nomoj ĉe la judoj troviĝis nur malofte kaj ili ne estis konstantaj.

 

    La nomoj de plej multaj judaj familioj devenas de nomoj de urboj, stratoj, domoj ktp., en kiuj la familio foje vivis. Ĉar en la mezepoko multaj judoj vivis en Germanio, la plejmulto de la judaj familioj estas germandevenaj.

 

    L. L. Zamenhof en sia letero al la Berlinaj Esperantistoj mem konstatis, ke lia nomo havas devenon germanan. Pro tio, kaj ankaŭ pro aliaj kialoj, ŝajnas esti neprobabla la alia teorio pri la rusa deveno de la familia nomo, laŭ kiu oni opinias ke ĝi devenas de la rusa vorto zamena = interŝanĝo, transformiĝo, kun familinoma finaĵo -ov, des pli ke en liaj fruaj ruslingvaj verkoj, L. L. Zamenhof mem ortografiis sian nomon ne "Zamenov" sed "Zamengov", kie la rusa g reprezentas la sonon h, kiu apenaŭ ekzistas en la rusa lingvo.

 

    En Germanio ekzistas du vilaĝoj, kies nomo similas al tiu de Zamenhof. Temas pri Samhof sur Danubo (apud Ingolstadt en Bavario) kaj Samhof ĉe Wolfsegg (apud Ravensburg en Virtembergo). Laŭ Stephen Zamenhof, usone loĝinta nevo de L. L. Zamenhof, la nomo de lia avo Marko Zamenhof estis skribata Markus SAMENHOF kaj judpola historiisto en Usono diris al li, ke lia familio antaŭ ol formigri al Rusio vivis en urbeto Samenhof en Bavario. La nomo laŭ li do estas sendube germana, ne rusa.

 

    La modifon de Samhof al Samenhof klarigas tio, ke en la germana Same signifas semo kaj Hof signifas korto, sed por semo ekzistas en la germana ankoraŭ alia vorto: Samen. Tiun vorton oni kutime uzas por fari kunmetaĵojn, do laŭ tiu modelo ankaŭ kreiĝis la familia nomo Samenhof.

 

    La naskiĝ- kaj forpasdokumentoj el la jaroj 1858-1862 prezentas diversajn, rusigitajn formojn de la familia nomo: Zaminof, Zamenow aŭ Zamenof. Nur de la jaro 1862 konsekvence estas uzata la formo: Zamengof aŭ Zamenhof.

 

Redaktorino: Chen Ji

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng