2009-11-25
Gesinjoroj Zamenhof kun gefiloj Adamo kaj Lili (1916) |
|
La plej malnova konata ano de la familio Zamenhof estas Fabian Zamenhof, kiu naskiĝis en 1800 aŭ 1801, verŝajne en Grodno en la hodiaŭa Belorusio. Sub la influo de la Haskala-skolo, juda kleriga kaj asimiliga movado, li okupiĝis kiel instruisto de lingvoj. Lia idaro ampleksas kelkdekon da aliaj personoj, el kiuj pluraj okupiĝis pri lingvistiko aŭ medicino. Lia nepo kaj verŝajne plej konata membro de familio Zamenhof - L. L. Zamenhof, la iniciatinto de la planlingvo Esperanto - studis medicinon unue en Moskvo kaj poste en Varsovio. Post la publikigo de Esperanto li multege okupiĝis pri la rilataj lingvistikaj aferoj; tamen ĝis sia morto en 1917 li daŭre kuracis okulojn en la Varsovia geto.
Ĉiuj tri gefiloj de L. L. Zamenhof estis mortigitaj de la nacisocialismaj okupantoj: lia filo Adamo estis mortpafita jam en 1940, la du filinoj, Lidja kaj Sofia, estis murditaj en la gascambro de Treblinka en 1942. Lia nepo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, filo de Adam, nun vivas en Francio.
Preskaŭ kompleta listo de la plej konata branĉo de familo Zamenhof - la idoj de Fabian Zamenhof - troviĝas en la dekstra tabelo, kun ligiloj al artikoloj kun pli detalaj informoj pri la unuopaj familianoj.
Redaktorino: Chen Ji |