Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Unua Libro
2009-11-25

Unua Libro - rusa eldono, 1887

    "Unua Libro" estas konvencia nomo de la unua lernolibro de Lingvo Internacia, nuntempe nomata Esperanto. Ĝin verkis L. L. Zamenhof sub la kaŝnomo D-ro Esperanto. La libro havas indikon, ke cara cenzuro aprobis ĝin la 21-an de majo de 1887 (laŭ la rusa Julia kalendaro, t.e. la 2-an de junio laŭ la Gregoria), kaj oni konjektis, ke ĝi aperis el la presejo la 26-an de julio (Gregorie; tio estis la 14-a de julio laŭ la rusa Julia).

 

Unua Libro - pola eldono, 1887 
    La originala nomo de la verko, en la rusa lingvo, estas "Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ." (Meĵdunarodnij jazik. Predislovie i polnij uĉebnik., Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.), sed en priskriboj de la historio de Esperanto oni kutime nomas ĝin Unua Libro. Al la naskiĝo de tiu kromnomo certe kontribuis posta verko efektive titolita Dua Libro de l' Lingvo Internacia (1888). Oni uzas la nomon Unua Libro por ĉiulingvaj versioj kaj ĉiuj eldonoj de la verko. Laŭbezone, precipe se temas pri alia versio ol la originalo rusa de julio 1887, oni precizigu, ekz. "la germana Unua Libro", "la dua eldono de la rusa Unua libro".

 

    La libro konsistas el 40 paĝoj, kovrilo kaj granda folio. Ĝia enhavo konsistas el:

 

    · Antaŭparolo (28 paĝoj), en kiu estis la unuaj Esperanto-tekstoj:

 

    o Patro Nia, preĝo

 

 

 Unua Libro - angla eldono, 1888
   o el la Biblio http://eo.wikipedia.org/wiki/Biblio

 

    o Letero, modelo de korespondaĵo

 

    o Mia penso, originala poeziaĵo

 

    o El Heine’, poeziaĵo de Heinrich Heine, tradukita el la germana

 

    o Ho, mia kor’, originala poeziaĵo

 

    · Promeso, ok samtitolaj slipetoj por subskribi kaj tiel promesi ellerni la lingvon, se dek milionoj da personoj donis publike la saman promeson

 

    · Plena lernolibro de la Internacia Lingvo, 6-paĝa, konsistanta el prezento de la alfabeto kaj dek ses gramatikaj reguloj;

 

    · Internacia-rusa vortaro (sur aparta folio) kun jena enkonduka frazo (ruse): "Ĉion, kio estas skribita en la internacia lingvo, oni povas kompreni per helpo de tiu ĉi vortaro".

 

Redaktorino: Chen Ji

    Jen la Unua Libro en rusa lingvo

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng