2009-11-25
En la 24-a de novembro, oficiale lanĉiĝis Ĉina-Afrika Sciencteknologia Partnera Programo prezentita de la ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la 4-a Ministra Kunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, okazinta en la 8-a de novembro.
En la lanĉa ceremonio, reprezentantoj el Ĉinio kaj 33 afrikaj landoj esprimis, ke la programo establis novan platformon por la duflankaj kunlaboroj, liveris novan ŝancon, kaj sciencteknologiaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj afrikaj landoj havos belan estontecon.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin |