Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao: Konduki ĉinan daŭrigeblan evoluadon per scienco kaj teknologio
2009-11-25

 

    La 24-an de novembro, la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao aperigis la parolon faritan de ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la ĉefurba scienc-teknologia kunveno okazinta en la 3-a de novembro. Wen Jiabao diris, ke nepre necesas konduki la daŭrigeblan evoluadon de Ĉinio per scienco kaj teknologio.

 

    Li diris, ke la monda industriiga procezo daŭranta pli ol 200 jarojn nur modernigis evoluintajn landojn kun malpli ol miliardo da loĝantoj, sed por tio grandegan koston oni pagis en la riĉfonto kaj ekologio. La modernigo de evoluantaj landoj, inkluzive de Ĉinio, nepre ne devas sekvi la tradiciajn manieron de la ekonomia kreskado kaj disvolvan modelon. Ni dependos de scienco kaj teknologio por realigi la daŭrigeblan evoluadon de Ĉinio.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng