2009-11-25
De Leo Belmont.
 |
Funebra procesio sur strato Teatralna | En tago malluma, malvarma, pluvanta,
Ni Majstron venigis al lasta ripoz’...
Ĝi estis ne pluvo, sed ploro kantanta,
Ĝin kreis el larmoj anĝel-virtuoz’!
Ne estis videblaj standardo-portantoj,
De miloj da kantoj ne iris la son’!
Tra limoj fermitaj ne venis lernantoj,
Alfluis mokante nur bru’ de kanon’!
Irado funebra mokante atestis
Pri vero maldolĉa, pri sorta sever’!
Geni’ de profeto plen-fremda ja estis
Al homoj vivantaj en sama la ter’.
Ne venis la poloj kadavron honori,
De filo Pol-landa, de monda saĝul’!
La mond’ malproksima lin sciis priplori,
Sename, aŭ moke bruadis Vistul’!
Malriĉaj hebreoj nur venis post ĉerko,
Ĉar mortis bonkora helpant’-okulist’!
Kaj ili ne sciis pri granda la verko,
Ne sciis, ke mortis la mond-bonfarist’!
Nur iris post ĉerko vidvin’ ĉagrenita,
Kaj florojn portanta fidel-amaset’!
Vi korojn ja havas,
Poluj’: Enskribita
En ili do estas, ke mortis profet’!
Malriĉa funebro en tago pluvanta...
De lasta adiaŭ-honormanka hor’!
La tombo modesta, la tomb’ esperanta,
Ho, kiel sangadis en mi pola kor’!
Eksangis pro honto, sangiĝis dolore,
Sed kiam paroli komencis mi, jen -
El ĉerko elkreskis flugiloj favore
Kaj flugis per ili la Majstra reven’!
Kaj antaŭ la tombo animo ne svenis,
El ĉerko la viva sonigis min vort’...
Spirit’ Via,
Majstro, sur manojn min prenis,
Parol’ mia estis espero kaj fort’!
Mi rave rakontis pri amplena sono
De miraj kongresoj, pri glora etern’
- En Cambridge,
Ĝenev’, Vaŝington’, Barcelono,
En Dresden, Antwerpen, Bulonjo kaj Bern’!
Pri tagoj de Krakow, ho, ne forgesitaj,
Miraklo fariĝis - rigardis mi tuj:
Ĉirkaŭe eklumis okuloj ravitaj:
Hor’ batos, Vin,
Majstro, ekkonos Poluj’!
Hor’ batos - forpasos milito kruela,
Post sanga banado alflugos kolomb’!
Kun verdaj standardoj amaso fidela
Pilgrimos al paceprofeta ĉi tomb’!
Sur tero libera post multaj turmentoj,
De himno “Espero“ eksonos pasi’!
Ĉe tombo grandega diverslandaj gentoj
La manojn fratece etendos al si!
El tombo trankvila spirito de l’ vero
Elvenos kun beno kaj amo por ni...
Nun dormu, ho,
Majstro, tre dolĉe en tero...
La horo de venko ekbatos por Vi!
Redaktorino: Chen Ji
|