Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof kaj la Funebra Ceremonio (I)
2009-11-25

(Eldonis Adolfo Oberrotman kaj Teo Jung.1921. Eldonejo de “Esperanto Triumfonta”, Kolonjo-Horrem)

 

Enkonduko

 

 D-ro L. L. Zamenhof.
    Lastaj tagoj de nia Majstro forpasis en tempo de plej granda tragedio de l’ homaro. Mondo okupata pri la sensacioj de l’ militego preskaŭ nenion aŭdis pri la lasta batalo de l’ modesta Varsovia okulkuracisto. Kaj ja tiam forlasis la teron unu el la plej grandaj homoj, kiujn ĝi iam naskis, - unu el tiuj, kies korpo estas mortema sed kies spirito ne povas morti.

 

    Ĝuste en tiu ĉi momento, kiam denove miloj da samideanoj el ĉiuj anguloj de l’ mondo alrapidas por soleni en la koro de Eŭropo, en la ĉefurbo de la ĉeĥoslovaka respubliko sian nunjaran Mondkongreson, ĝuste nun evidentiĝas klare, ke la spirito de nia kara Majstro regas inter ni viva kaj vigla. Zorgu ni, ke tiu spirito inter ni restu por eterne!

 

    La verketo, kiun ni prezentas al la tutmonda esperantistaro kaj precipe al la partoprenantoj de la Praha Kongreso, estas modesta priskribo pri la lastaj tagoj de nia kara Majstro, tagoj de sufero kaj turmentoj, pri lia senviviĝo kaj enterigo dum plorplena, pluva tago. La artikolo (siatempe aperinta en “Germ. Esperantisto”) estas afable disponigita de s-ano Wüster; s-anoj Belmont kaj Hiller konsentis pri represo de siaj poemoj. La aldonitaj ilustraĵoj estas faritaj laŭ originalaj fotografaĵoj, kiuj bedaŭrinde - pro la malbona vetero dum la enterigo - ne estas tre klaraj sed tamen reprezentas valoran memoraĵon pri la historia ceremonio.

 

    Ni esperas, ke ĉi tiu verketo trovos la aprobon de la tutmondaj samideanoj kaj instigos ilin je riĉa donacado al la fondo starigita por konstrui monumenton sur la tombo de la Majstro, dum iu estonta universala kongreso aŭ pilgrimado al Varsovio.

 

Varsovio kaj Kolonjo, julio 1921.

La Eldonantoj.

 

    Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor’!

 

    Ho, mia kor’! Post longa laborado ĉu mi ne venkos en decida hor’? Sufiĉe! Trankviliĝu de l’ batado, Ho, mia kor’!

 

Redaktorino: Chen Ji

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng