Fondiĝis Ŝanhaja Protekta Centro kontraŭ Familia Perforto
2009-11-26
Domo de la Ŝanhaja Protekta Centro kontraŭ Familia Perforto
Loĝĉambro de la Ŝanhaja Protekta Centro kontraŭ Familia Perforto
La 24-an de novembro, unu tagon antaŭ la Internacia Tago por Elimino de Perforto kontraŭ Virinoj, fondiĝis en Ŝanhajo de Ĉinio la Ŝanhaja Protekta Centro kontraŭ Familia Perforto. La centro senpage liveros provizoran loĝejon al suferantoj de la familia perforto, kiuj portempe ne povos reveni al sia hejmo.