La 6-a konferenco de ĝeneralaj ĉefprokuroroj de Ĉinio kaj membrolandoj de ASAL malfermita en Vjetnamio
2009-11-27
La 24-an de novembro la 6-a konferenco de ĝeneralaj ĉefprokuroroj de Ĉinio kaj membrolandoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) malfermiĝis en la internacia konferencejo de Hanojo, ĉefurbo de Vjetnamio. La konferencon ĉeestis la ĉina delegacio, gvidata de Cao Jianming, ĉefprokuroro de la Plej Alta Popola Prokurorejo de Ĉinio.