Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pri evoluo de familiaj posedaĵoj de ĉinoj dum la pasintaj 60 jaroj
2009-11-27

de MAO YIZHU

 

    Sur la flaviĝinta deponatesto de la Ĉina Popola Banko estas manskribita "kvar juanoj". Tio estas la sumo de deponita mono de la tuta familio de Cui Weiguo en 1958. Li konservas ĝin kiel karan malnovaĵon.

 

En akcia borso 

    Nuntempe, al la akcia borso sidanta sube de la loĝejo de Cui Weiguo venas en ĉiu negoca tago aroj da homoj, kiuj fikse rigardas al la ekrano pri akciaj informoj por borsaj operacioj, kaj ilia koro maltrankvile batas sekve de leviĝo kaj faliĝo de la akcioj, kiujn ili posedas.

 

    De deponatesto al akcioj, oni perceptas gigantan evoluon de familiaj propraĵoj de ĉinaj urbanoj kaj kamparanoj dum la pasintaj 60 jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949. En tiuj 60 jaroj ĉinoj havigis al si pli kaj pli multajn posedaĵojn kaj samtempe pli multajn kanalojn por sin riĉigi. Sed, kiel ebligi al la popolanoj pli juste kaj pli racie havigi, ĝui kaj uzi la riĉaĵon fariĝis unu el la plej gravaj taskoj de la tuta socio.

 

    De kuponoj por nutraĵoj al akcioj

 

    Post la fondiĝo de la nova Ĉinio ŝanĝiĝis la stato de malriĉeco. Surbaze de sinapogo sur la propraj fortoj, ĉinoj starigis sian industrian sistemon sendependecan kaj akiris fierindajn sukcesojn en la konstruado.

 

    Sed, antaŭ praktikado de reformado kaj pordomalfermo, kvankam la nacia ekonomio disvolviĝis, tamen sub la sistemo de la planizita ekonomio, pri la varoj la ŝtato aplikis monopolajn aĉetadon kaj vendadon, kaj kontingentigan provizadon, pro tio la familia riĉaĵo de urbanoj kaj kamparanoj kreskis malrapide dum longa tempo.

 

 Diversaj kuponoj por nutraĵoj
    Dong Hang, naskita en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, laboras kiel instruisto de la Shunde-a profesia kolegio en Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Li diris, ke tiam la plej kara propraĵo de la familio estis sendube kuponoj por nutraĵoj kaj aliaj diversaj kuponoj. Oni preskaŭ ne havis koncepton pri "riĉaĵo", eĉ la ideo pri sinriĉigo estis kritikita en tiu periodo. Eĉ en la komenco de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, televidilo, fridujo kaj lavmaŝino ankoraŭ reestis forte dezirataj por ĉinaj urbanoj kaj kamparanoj.

 

    Dank' al reformado kaj pordomalfermo, la ideologio pri la socia ekonomio iom post iom malfermiĝis, kaj en la vivon de popolanoj eniris akcioj, fremdlandaj valutoj, fiskaj kaj aliaj obligacioj per diversaj manieroj.

 

    Pli-ol-40-jara Dong Hang ankoraŭ klare memoris, ke en 1994 li komencis spekuli pri akcioj per 6 mil juanoj. Ekster sia atendo, per la "hazardludo" li havigis al si tute novan biciklon rapidŝanĝan. En 1998 li aĉetis apartamenton kun areo de pli ol 100 kvadrataj metroj per la gajno de akcioj kaj ŝparmono de la familio.

 

    "Pro tio mi havis senton krei historion," diris Dong Hang.

 

    Statistiko montras, ke en la lastaj 60 jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la totala enlanda produkto-valoro 77-oble kreskis, la pokapa enlanda produkto-valoro superis 3 mil usonajn dolarojn, la pokapa dispon-mono10-mil-oble plimultiĝis, la pokapa enspezo de urbanoj kreskis 150-oble kaj tiu de kamparanoj -- 100-oble.

 

    Ŝanĝiĝis koncepto pri administrado de financaj aferoj

 

    Samtempe kun plimultiĝo de riĉajo kaj variiĝo de manieroj por sin riĉigi, multe ŝanĝiĝis la koncepto de ĉinoj pri sinriĉigo kaj financa administrado.

 

    Zhang Huiru, kiu eklaboris kiel instruistino en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, diris, ke tiam, ŝia monata salajro estis nur 38 juanoj kaj tiu de ŝia edzo -- 76 juanoj. Ili ne havis ŝparmonon en banko pro vivtenado de infanoj kaj gepatroj.

 

    "Nur en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, ni fine nin liberigis el la embaraso de malplena poŝo kaj iom post iom deponis nomon en banko. Dum longa tempo kiam la familio havis ŝparmonon, ni ĝin deponis en banko por fiksa periodo, sen pensi pri financa administrado," diris Zhang Huiru.

 

    Kompare kun la gepatroj ŝparemaj, Chen Hua, filo de Zhang Huiru, estas lertaj pri financaj aferoj. "Malsame ol miaj gepatroj, mi ne deponas monon en banko nur por ricevi interezojn. Mi uzas 20% de miaj enspezoj por akcioj, 10% por asekuroj, 10% por fondusoj, kaj mi enspezas ankaŭ el luigo de apartamento,” diris Chen Hua.

 

Por aĉeti domon 
    Influate de sia filo, Zhang Huiru iom post iom komprenis sencon de "investado". Si diris, ke de tempo al tempo ŝi iris al banko por aĉeti 20-30 mil juanojn da fondusoj, kaj de tio ŝi gajnis 5 mil juanojn lastatempe.

 

    Sekve de evoluo de la ideologio pri familia financa administrado, la elekto kaj ideologio de ĉinoj pri laboroj multe ŝanĝiĝis. Pli kaj pli multaj homoj komencis entrepreni la duan kaj trian industriojn. En 2008 tiuj, kiuj sin okupas pri la dua kaj tria industrioj, konsistigis 60.4% de la totala laborantaro.

 

    De la lastaj 60 jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la strukturo de familiaj propraĵoj de ordinaraj ĉinoj kaj ties ideologio pri financa administrado havas mirigan progreson. Kun deziro "pliigi enspezon", ĉinoj faros sian vivon pli bela en nemalproksima estonteco.

 

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng