Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zamenhof, kia Li en mia koro?
2009-11-27

Zhu Mingyi

 

Mi fariĝis esperantisto en 1963. Influite de la interna ideo de Esperantismo, en la unua tago, kiam mi eklernis Esperanton en la Ĉina Popola Universitato en 1963, mi jam ekamis nian lingvon. Esperanto estis konstruita racie kaj logike, sen komplikaj esceptaj reguloj gramatikaj, tial la lernado de Esperanto por mi estis relative facila, certe kaj ĝuste pro tio, ke mi jam ellernis la rusan lingvon en universitato.

 

    Dum mia streĉa lernado de Esperanto, mi kiel eble plej multe legis iujn originalajn verkojn de Zamenhof kaj liajn tradukaĵojn, ekzemple: , ktp., kiuj ĝis nun restis miaj amataj legaĵoj. Inter ili mi precipe ŝatis , kiuj servis al mi ne nur kiel bonega materialo por ekzerco en konversacio, sed ankaŭ, eĉ pli grave, kiel valora informilo pri nia lingvo Esperanto kaj pri Zamenhof.

 

    Pri , mi ilin ne nur atente tralegis, sed ankaŭ multfoje voĉlegis, eĉ parte recitis, kaj fine mi ilin serioze ĉinigis. En 1982 realiĝis la aparta eldono de libroforme en du lingvoj ĉina kaj Esperanto.

 

    Tra la supredirita procezo, mi akiris du grandajn kaj gravajn rikoltojn:

 

    1. Pli profunde kompreni, kio estas la paroladoj de Zamenhof?

En tiu tempo, de 1905 ĝis 1912, okfoje okazis la kongreso, kio havis specifajn signifojn. Tiuj kongresoj pruvis, ke Esperanto estas perfekte utila kiel komuna parollingvo por anoj el diversaj nacioj. Kaj surbaze de la etoso de la kongresoj Zamenhof povis realigi sian ideon por la mondpaco en la formo de Homaranismo.

 

    Ni scias, ke Zamenhof tiam jam serioze suferis pro koratako, brustangino, kaj ni povas diri, ke por la kongresoj Zamenhof riskis eĉ sian vivon. En la 7-a kongreso, li diris: “Karaj amikoj! Mi staras hodiaŭ antaŭ vi ne esperinte. Ĉar dum la lasta tempo la stato de mia sano estas tre malbona, mi decidis ne veturi al la kongreso en ĉi tiu jaro. Tamen en la lasta momento mi devis ŝanĝi mian decidon, ĉar …” Li faris paroladojn aparte en la kongresoj ĉiam kun iu grava temo de tiu tempo. Ekzemple: Esperantismo en la unua parolado, interna ideo en la dua, esenco kaj celo de la kongreso en la tria, reforma problemo kaj patriotismo en la kvara, nekutime mallonga parolado en la kvina, esenco kaj estonteco de Esperanto en la sesa, organiza problemo en la sepa, jubileo de 25 jaroj kaj lia lasta parolado en la oka. Preskaŭ ĉiuj temoj estas ankoraŭ freŝaj kaj aktualaj. Kaj la profunde impresigaj kaj kortuŝaj paroladoj de Zamenhof sincere kaj trafe alvokis al animoj de tiamaj esperantistoj la plej gravajn temojn de tiu tempo. Tamen liaj multaj vortoj, laŭ mi, estas ankoraŭ valoraj eĉ pli ankaŭ por nuntempuloj.

 

    2. Pli profunde koni, kia homo Zamenhof estas?

 

    Laŭ mi, Zamenhof estas homo kun lingva genio. Nia kompetenta “Majstro” estas homo kun sincera bonkoreco, nia granda por-esperanta pioniro-batalanto, homo kun gigantaj faroj, nia “standardo”.

 

    Mi nomas Zamenhof Majstro pro du motivoj: Li pene kreis nian lingvon; kaj li lertege posedis nian lingvon.

 

    Kiel ĉiuj scias, krei iun vivipovan lingvon ne estas facila afero. Tio postulas tre longan, fervoran, sindoneman, amoplenan laboradon, elprovadon, trasentadon ktp. Tamen Zamenhof plenumis la kreon. Krome, li mem verkis kaj tradukis multon en tre alta lingva nivelo, kio ege riĉigis nian Esperantan literaturon.

 

    El la lingva vidpunkto, Zamenhof meritas la titolon Majstro.

 

    Esperanto nun montriĝas tute vivipova. Ĝi bone funkcias, bone sintenas jam pli ol 120 jarojn. Esperanto jam fariĝis riĉa, eleganta kaj oportuna lingvo. Tamen, ni neniel povas forgesi, ke la nuna brila rezulto venis el tre longaj persistaj strebado kaj batalado de niaj multaj pioniroj, aktivaj esperantistoj, precipe de nia Zamenhof.

 

    Laŭ la historio de Esperanto, ni scias, ke tre malforta Esperanto estis en la unua tempo; ĉiu plej milda bloveto povis ĝin renversi kaj mortigi. Kiel terure malfacila estis ĉiu paŝo en la komenco, kiam ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan kuraĝon, kiam el ĉiu milo da semoj, kiujn esperantistoj en plej primitiva maniero, sen helpo kaj sen rimedoj, pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn…

 

    Ĝuste en tiu tempo, Zamenhof kuraĝigis ĉiujn, dirante:”…Ni ne devas malĝoji , se nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka… Pacience ni semu kaj semu, por ke niaj nepoj iam havu benitan rikolton.”

 

    “…Nia afero progresas tre malrapide kaj malfacile… Tamen la longa kaj malfacila batalado nin hardis…”

 

    Zamenhof ne nur entuziasme kuraĝigis aliajn batali por nia afero, sed ankaŭ firme staris ĉe la plejfronto de batalo.

 

    Niaj antaŭuloj persiste strebis kaj penege bataladis por nia afero pro sia fortika konvinko pri nia afero. Pri esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia Zamenhof diris kaj emfazis:

 

    “La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon .” “Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita.” “Lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.” “La afero Esperanto dependas de nenia persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika.” “Lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto.”

 

    Pri nia lingvo Esperanto: Tuj en la komenco de nia movado Zamenhof deklaris, ke li ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan mastrecon pri Esperanto li en tuta pleneco transdonis al la esperantistaro mem. Kaj li lasis Esperanton evolui sur la natura vojo.

 

    Pri Esperantismo, Zamenhof multfoje ripetis: “Esperantismo ne entrudas sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celas elpuŝ la ekzistantajn lingvojn naciajn… La Esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu…”

 

    Zamenhof kreis Esperanton kun la celo konstrui la pacponton inter la popoloj, detrui la murojn inter la popoloj. Kaj “sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.”

 

    La faroj de Zamenhof pri lingvo Esperanto estas tute konformaj al la evolua leĝo de lingvo, kaj liaj ideoj estas akordaj kun la tajdo de historio. Se ni tralegas la historion de nia movado, do ni facile komprenas, kial la mondo vidas en Zamenhof ĉiam naturan reprezentanton de la anaro esperantista, la simbolon de la esperantismo, de la esperantista lojaleco kaj unueco.

 

    Mi am-respektas Zamenhof, ĉar li havas altan virton kaj ĝuas grandan prestiĝon. Zamenhof, kiel majstro, pioniro-batalanto kaj standardo, restas ĉiam en mia koro.

 

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng