Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Klimata konferenco alvokas helpon al evoluantaj landoj
2009-11-27

 

 

    La 26-an de novembro okazis en la brazila urbo Manaus la Konferenco de Amazono kaj Francio pri Klimato. La landoj ĉeestantaj la konferencon publikigis la Deklaracion de Manaus, per kiu oni alvokas, ke reduktante propran ellason de forceja gaso, evoluintaj landoj liveru financajn kaj teknikajn helpojn al evoluantaj landoj.

 

    La deklaracio diras, ke ĉiuj evoluintaj landoj devas porti sur sin la historian respondecon redukti ellason de forceja gaso almenaŭ je 40% laŭ propono de la interregistara esplorgrupo de UN pri klimataj ŝanĝiĝoj; krome evoluintaj landoj devas ankaŭ grandmezure pliigi financajn kaj teknikajn helpojn al evoluantaj landoj, por ke ili alprenu pli fortajn rimedojn kontraŭ la klimataj ŝanĝiĝoj.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Ĝi mendeblas ĉe Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio. Telefono: +86-10-68995937, 68326682 Telefakso: +86-10-68321808 Retpoŝto:(libroservodeepc@163.com);(elpc@china.com)
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng