2009-11-27
La 26-an de novembro Ĉinio unuafoje publikigis la normon por ellaso de forceja gaso kaj la celon de rilata agado: en 2020 la ellaso de karbona dioksido reduktiĝos je 40-45% kompare kun tiu en 2005.
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao decidis en la de li prezidita kunveno de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ke oni enlistigos tiun bremsan normon en longtempan planon de la nacia ekonomio kaj socia disvolvo, kaj ellaboros koncernajn rimedojn por statistiko, kontrolado kaj ekzamenado enlande. La kunveno prezentis ankaŭ rilatajn politikon kaj agadon.
(el la retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|