Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zhang Haidi vizitis la Buroon por Kunordigi Aferojn de la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo
2009-11-30

Zhang Haidi estas informata pri la projekto de MEŜ. 
    La 26-an de oktobro Zhang Haidi, prezidanto de la Ĉina Federacio de Handikapuloj, kaj Lü Shiming, vicprezidanto de la federacio, vizitis la Buroon por Kunordigi Aferojn de la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo (MEŜ) kaj rigardis la Ĉinan Pavilonon kaj la Pavilonon de Vivo kaj Sunbrilo en la Ĝardeno de la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo. Zhong Yanqun, vicdirektoro de la Plenuma Komitato de MEŜ, konigis al ili pri preparado de MEŜ, konstruado de la Pavilono de Vivo kaj Sunbrilo kaj senbaraj instalaĵoj en la ĝardeno.

 

    Prezentante preparan laboron por MEŜ Zhong diris, ke glate iras varbado de alilandaj partoprenantoj kaj ĝis la 23-a de septembro ĉi-jare 242 landoj kaj internaciaj organizoj konfirmis sian partoprenon. En la ĝardeno estos 140 unuopaj ekspoziciejoj. Laŭ antaŭkalkulo, MEŜ altiros al si 70 milionojn da vizitantoj, kaj tiam funkcios 6 linioj de traka trafiko en la ĝardeno.

 

 Zhang Haidi (meze), Zhong Yanqun (dekstre) kaj alia respondeculo de la Plenuma Komitato de MEŜ
    Zhong diris ankaŭ, ke MEŜ multe atentas servon por handikapuloj kaj konstruadon de senbaraj instalaĵoj. La Pavilono de Vivo kaj Sunbrilo estos la unua pavilono konstruita por handikapuloj en la historio de la Monda Ekspozicio. Ĝi kun areo de 1200 kvadrataj metroj enkorpigis la ideon zorgi kaj ami handikapulojn kaj plibonigi ilian vivon. Samtempe laŭ internacia normo oni konstruos senbarajn trairejojn en servejoj de la ĝardeno.

 

    Aŭskultinte la raporton pri konstruado de la ĝardeno Zhang Haidi diris, ke la organizanto de MEŜ per konstruado de senbaraj instalaĵoj konigos al la mondo atenton de Ĉinio al handikapuloj, kaj progreson kaj atingon en konstruado de senbaraj instalaĵoj.

 

    Zhang Haidi diris ankaŭ, ke per novaj teknologioj kaj materialoj oni konstruos en la ĝardeno Pavilonon de Vivo kaj Sunbrilo por handikapuloj la unuan en la historio de la Monda Ekspozicio kaj per agoj forigos diskriminacion, forskuos la malriĉecon, zorgos kaj amos vivon kaj kune ĝuos sunbrilon. Tio donos al pli multaj handikapuloj esperon kaj certe akcelos progreson de la handikapulaj aferoj ĉina kaj monda. Ŝi laŭdis la projekton pri la senbaraj instalaĵoj en la ĝardeno kaj esperas, ke la organizanto serioze plenumos la planon, bone administros kaj konservos la konstruitajn instalaĵojn. Samtempe ŝi esperas, ke la tuta socio donos al handikapuloj pli multajn zorgon kaj amon kaj antaŭenpuŝos urban konstruadon de senbaraj instalaĵoj.

 

(el www.expo2010.cn)

Redaktoro: Zhao Xi

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng