2009-11-30
La 30-an de novembro, la 12-a intervidiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) okazis en la urbo Nankino de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio kaj EU plivastigos komunajn konojn en gravaj problemoj rilataj al progreso kaj disvolviĝo de la homaro, profundigos interŝanĝon kaj kunlaboron en politika, ekonomia, kultura kaj aliaj kampoj, senigos dubon kaj interferon kaj garantios la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo plue disvolviĝi laŭ ĝusta vojo.
Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, Fredrik Reinfeldt, ĉefministro de Svedio, deĵoranta prezidanta lando de EU, Jose Manuel Barroso, prezidanto de la Komisiono de EU, kune prezidis la intervidiĝon. La du flankoj diskutos ĉefe pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, internacia financa krizo kaj klimataj ŝanĝiĝoj, kaj subskribos kunlaborajn dokumentojn pri sciencoj kaj teknologio, ekonomio kaj komerco, mediprotektado, industrio, ktp.
Jose Manuel Barroso diris, ke la ĉi-foja intervidiĝo estas ŝanco al ambaŭ flankoj por fronti kaj venki nunan kaj estontan tutmondajn defiojn. Li donis pozitivan takson al disvolvado de Ĉinio en la pasintaj 60 jaroj post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj esprimis, ke ekonomio kaj politiko de Ĉinio kaj EU rapide evoluis kaj necesas establi ekzemplon por la mondo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|