Wen Jiabao kaj gvidantoj de EU vizitis ekspozicion pri fruktoj de kunlaboro de Jiangsu kaj Eŭropo
2009-12-01
La 30-an de novembro, la 12-a intervidiĝo de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) okazis en la urbo Nankino de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. Post la intervidiĝo Wen Jiabao, ĉina ĉefministro, Fredrik Reinfeldt, ĉefministro de Svedio kaj deĵoranta prezidanta lando de EU, kaj Jose Manuel Barroso, prezidanto de la Komisiono de EU, kune vizitis la ekspozicion pri fruktoj de kunlaboro inter Jiangsu kaj Eŭropo.