2009-12-02
La 30-an de novembro la internacia seminario pri geografiaj markoj de la Azia kaj Pacifika Regionoj inaŭguriĝis en la urbo Chongqing en sudokcidenta Ĉinio. La seminarion ĉeestis pli ol 200 fakuloj kaj reprezentantoj ĉinaj kaj alilandaj.
Dum la seminario oni diskutis precipe pri la leĝa sistemo pri markoj de agrikulturaj produktaĵoj ĉinaj kaj alilandaj kaj pri geografiaj markoj, interŝanĝis sukcesajn spertojn pri registrado, aplikado kaj protektado de markoj de la agrikulturaj produktaĵoj kaj la geografiaj markoj, kaj ankaŭ tiujn pri ekonomi-socia disvolviĝo en la kamparo.
(el la retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|